![]() Pollando estas lando en Mezeŭropo. Norde ĝi estas lavata de la Balta Maro. ![]() Pollando limas kun: Ukrainio, Slovakio, Ĉeĥio, Germanio, Rusio, Litovio kaj Belorusio, La marajn limojn Pollando havas ankaŭ kun Danio kaj Svedio. Laŭ grandeco de areo (322.575 km²), Pollando estas la 9-a en Eŭropo. Laŭ nombro de la loĝantoj ĝi okupas la 33-an lokon en la mondo. Pollando estas membro de Eŭropa Unio, NATO, Unuiĝintaj Nacioj, OEKE, Visegrada grupo kaj MOK. |